Esperantaj literoj

Da Parracomumangi.
Versione del 26 gen 2016 alle 21:15 di Francesco (discussione | contributi)
(diff) ← Versione meno recente | Versione attuale (diff) | Versione più recente → (diff)

Per l'italiano, clicca qui: Scrivere l'esperanto al computer.

Bedaŭrinde (ĉu bonŝance?), Esperanto ne havas sian propran klavaron. Se ĝi ekzistus, vi ne estus ĉi tie leganta tiun ĉi paĝon. Mi kreis klavarojn por esperanto por la italaj, la usonaj kaj la polaj komputiloj.

Se via komputilo havas Usonan klavaron, aŭ la klavaro de via lingvo estas bazita sur la usona klavaro (vidu la bildon ĉi tie), bonvolu alklaki tie: Multilingual US keyboard Layout (angle). Ekzemploj de klavaroj bazitaj sur la usona klavaro estas klavaroj: pola, Afghanistan / Iran / Tajikistan (Persian / Farsi), Russia, Hinda... bonvolu legi tie ĉi.

Se via komputilo havas italan klavaron, bonvolu alklaki tie: Scrivere l'esperanto al computer (itale).

Linukso

Se vi uzas Linukson, bonvolu serĉi en agordoj de via klavaro: ofte estas opcio "add Esperanto supersigns". Tio dependas de via Linukso-versio kaj de la lingvo de Linukso. Alia maniero por aldoni esperantaj supersignoj en Linukso estas per uzo de xcompose. Tiu komando ŝanĝis ekde mi uzis ĝin, kaj funkcias alimaniere ol mi lernis, tial mi ne priskribas ĝin.

Sed vi volas, bonvolu serĉi interrete. Uzi ĝin estas tre facile, sed oni devas esti tre atentaj, ĉar ĝi povas ankaŭ kaŭzi damaĝojn.