Kiel skribi Esperanton per komputilo

Da Parracomumangi.

Kiel skribi esperantajn literojn per via komputilo.

EK!

EK!, t. e. Esperanta Klavaro! estas malgranda programo kreita de rusa esperantisto (Jurij Finkel), tre utila por skribi en Esperanto per iu ajn klavaro. Ĝi estas senpaga, sed bedaŭrinde nur por Vindozo.

Elŝuto kaj instalo

EK estas elŝutebla ĉe la retejo: http://www.esperanto.mv.ru/Ek/index.html.

(dekstre, bvl. elekti la lastan version).


Por instali sufiĉas:

  1. alklaki duoble la dosieron elŝutitan, elekti instalu Kiel kutime, se Vindozo demandas ĉu la programo estas fidinda: jes, ĝi estas fidinda.
  2. Tuj vi vidos fenestron kun du langetoj: "Instalo" kaj "Agordo".
  3. En la langeto "Instalo" (bildo 1), ne ŝanĝu ion. Kodpaĝo estu "neniu", defaŭlta.
  4. Alklaku la langeton "Agordo". Miaj favorataj agordoj estas en bildo 1, kaj mi skribos la kialojn.


Bildo 1


Agordoj

Kiam la programo estas aktiva, vi vidos bildsimboleton apud la horloĝo en la ĉefa menuo de Vindozo (bildo 2). Se vi alklakas per dekstra muŝbutono, menuo aperos:

EK menuo.png


Elektu Agordu, eventuale alklaku sur la langeto Agordo por vidi la fenestron en bildo 1. Defaŭltaj agordoj:

  1. CX-sistemo: cx → ĉ (jx → ĵ, ux → ŭ ... Cx → Ĉ... k.t.p.)
  2. CH-sistemo: ch → ĉ (jx → ĵ, au → ŭ, eu → eŭ(!!) ... Ch → Ĉ... k.t.p.)


Do vi havas samtempe du sistemojn. Mi ne tute ŝatas tion, ĉar estas multaj lingvoj en kies vortoj estas ch, eu, gh... Se mi skribas en tiaj lingvoj kiam EK estas aktiva, mi havos problemojn. Skribante:

chiacchiera, Europa, ghermire, aurora, she, charitas, aussi, macho

mi vidos en la ekrano de komputilo la vortojn:

ĉiacĉiera, Eŭropa, ĝermire, aŭrora, ŝe, ĉaritas, aŭssi, maĉo


do, mi devus neaktivigi EK-n por skribi en aliaj lingvoj. Sed tre simpla solvo estas malaktivi CH-sistemon. Por fari tion, la sola postfikso estu X, kaj Automata AU-EU estu ne ŝaltita (bildo 1).

Nun, nur kelkaj vortoj povas havi problemojn, e.g.:

  • Linux → Linŭ

tio okazas tre malofte (se vi skribas en la franca estas iom pli da vortoj, kiel beaux), en tiuj kazoj sufiĉas dufoje premi la postfikson kaj la vorto ĝustiĝos:

  • Linuxx → Linux

Mi ankaŭ kutime ŝaltas la opciojn: "Startu aktiva" kaj "Aŭtomata starto" (bildo 1).

Tiel mi povas skribi dokumenton en la itala aŭ en alia lingvo kiam EK estas aktiva, kaj ne bezonas aktivigi EK-n kiam mi bezonas ĝin.

Kompreneble tiu ĉi estas nek la sola aranĝo de agordoj, nek la plej bona; ĝi estas tre facila por tiuj, kiuj jam uzis X-sistemo; aldone en ĝi ne estas klavoj, kiuj estas facile troveblaj en klavaroj de iuj lingvoj, sed malfacile troveblaj en klavaroj de aliaj lingvoj. Ĉiu povas sperti aliajn aranĝojn ŝanĝante la agordojn laŭ siaj bezonoj.

Bonan skribadon!


Ehm... ne ĉiuj estas kontentaj?

Mi ne uzas Vindozon... (aliaj Operaciumaj Sistemoj)

Jes mi komprenas... ankaŭ en alia mia komputilo estas Linukso.


Estas multaj iloj, kiuj helpas skribi en Esperanto:

  • Esperanta klavaro! nur Vindozo (jam pritraktita).
  • Amiketo, simila al EK: jen la versio por Vindozo kaj por Linukso
  • Microsoft Keyboard Layout Creator por Vindozo. Per ĝi eblas modifi klavarfasonon de ĉiuj instalitaj klavaroj, aldoni prefiksojn (senpaŝajn klavojn), krei klavkombinojn (CTRL+C = Ĉ) ktp.
  • SCIM, por modifi la klavarfasonon en Linukso.
  • Retpaĝo Esperanto en la komputilo (Bertilo) estas helpo por uzantoj de Linukso (komando xcompose); similaj klarigoj estas en la itala ĉe forumo SuseItalia kaj la jena blogartikolo.
  • Ukelele por modifi klavarfasonon en Mac OS X.
  • En Linukso eblas elekti la Ligvon Internacian eĉ por la tuta sistemo kaj uzi "veran" esperanta klavaro. Sed estas malfacile kutimiĝi al ĝi, ĉar la ĉapelitaj literoj estas anstataŭe literoj ne uzitaj en Esperanto, kiel QWYX... do por skribi tiujn literojn necesas premi samtempe ALT-klavo.

Sen bezono instali ion

Se vi estas en situacio en kiu vi ne volas/rajtas instali programon.

Linukso

Maniero 1

Rimarku: mi certas, ke tio ĉi funkcias en la itala klavaro de Linukso. Eble ankaŭ per aliaj klavaroj oni povas uzi la saman aŭ similan manieron, bonvolu provi. Mi provis ĝin en Opensuse ĝis 12.3:

Per itala klavaro en Linukso jam eblas skribi esperante. Kiel?

  • Alt-Gr + MaiusklaKlavo + ^ (forlaso) + klavo → litero kun cirkumfleksa akcento ^
  • Alt-Gr + MaiusklaKlavo + § (forlaso) + klavo → litero kun akcento breve ˘ (hoketo)

Ekzemple:

  • (samtempe) AltGr + MaiusklaKlavo + ^ (poste) c → ĉ
  • (samtempe) AltGr + MaiusklaKlavo + § (poste) u → ŭ

Maniero 2

Se la metodo supre ne funkcias, vi eble estas bonŝanca. Novaj versioj de Linukso (ekzemple, OpenSuse ekde 13.1) enhavas opcion "ĉapelitaj literoj" en agordoj de klavaro. Uzante ĝin:

  • AltGr + c → ĉ
  • AltGr + u → ŭ

Kiel supre, mi certas ke tio funkcias kun itala klavaro, verŝajne ankaŭ kun klavaroj de aliaj lingvoj, se tiuj lingvoj ne jam uzas Altgr+ [a|c|h|j|s|u].


Kodoj por ĉiuj literoj (se via memorkapablo estas bonega)

Mi sugestas uzi EK! aŭ Microsoft Keyboard Layout Creator en Vindozo.

Ĉiukaze, en Vindozo eblas skribi ĉiun signon por klavokombino ALT + XXXX (X estas numeroj). Ekzemple, "È" estas skribebla per ALT+0200. Uzante porteblajn komputilojn eble necesas premi "Fn" kaj la bluajn numeretojn troveblajn ĉe la dekstra flanko de ilia klavaro: Fn+ALT+XXXX:

  • Ĉ = ALT+0264; ĉ = ALT+0265
  • Ĝ = ALT+0284; ĝ = ALT+0285
  • Ĥ = ALT+0292; ĥ = ALT+0293
  • Ĵ = ALT+0308; ĵ = ALT+0309
  • Ŝ = ALT+0348; ŝ = ALT+0349
  • Ŭ = ALT+0364; ŭ = ALT+0365

Tiuj kodoj estas ankaŭ uzeblaj en HTML (sed tiu estas alia afero).


Senpagaj retservoj

Ekzemple: mi ghojas → mi ĝojas; mi gxojas → mi ĝojas; mi g'ojas → mi ĝojas; mi ^gojas → mi ĝojas; mi g^ojas → mi ĝojas.

  • Typeit: retservo kun klavaroj por multaj lingvoj (ne nur Esperanto).
  • Duoblilo: retpaĝo por ĉapeligi la duoblajn literojn (cc → ĉ); eblas ankaŭ elŝuti ĝin


Rilataj temoj