La legendo pri la lingvoj sen artikoloj

Da Parracomumangi.

Oni erare kredas, ke la lingvoj sen artikoloj tute ne bezonas indiki ĉu io estas difinita, ĉar kunteksto sufiĉas. Estas io, kion eĉ la parolantoj de tiuj lingvoj ne pripensas: ili klopodas trovi aliajn manierojn por esprimi difinitecon.

La celo de tiu ĉi artikolo ne estas tio, ke mi volas pritrakti ĉiujn manierojn por difini sen difina artikolo, sed pripensigi pri tiu ĉi temo.

Mi (malbone) parolas nur unu lingvon sen artikoloj, t.e. la pola (slava lingvo). Do, kion mi skribos valoras por aliaj slavaj lingvoj sen artikoloj, sed eble ankaŭ por aliaj. Trovi informojn pri tiu temo sed pri aliaj lingvoj estas tre malfacile, mi pardonpetas, ke ne estas aliaj lingvoj menciitaj. Mi eĉ ne trovis informojn pri la pola, tiu artikolo devenas de mia sperto kaj de tio, kion mi observis.

Ĉu estas eraroj? Bonvolu skribi al mi.

Kiel slavaj lingvoj difinas sen artikoloj

La ekzemploj estas en la pola ĉar tiun lingvon mi kon(et)as. La jenaj estas la plej gravaj manieroj por difini en tiu lingvo, eble estas aliaj, kiujn mi ne observis, aŭ kiujn mi nun ne memoras.

Vortordo

Jes, eblas uzi vortordon kiel artikolon. Ni uzu du ekzemplojn en esperanto:

  1. La kato estas sur ŝtuparo.
  2. Kato estas sur ŝtuparo.

Oni povus diri, kaj tio iom estas vera, ke ambaŭ la frazoj en la pola povus esti tradukitaj tiel:

  • Kot jest na schodach.

Sed ni vidos kune, kiom da manieroj estas uzataj, nur por marki la fakto, ke io estas difinita aŭ ne.

Sed laŭ mia sperto, oni povas ŝanĝi vortordon kaj difini aŭ ne vorton; ekzemple:

  1. La kato estas sur ŝtuparo. = Kot jest na schodach.
  2. Kato estas sur ŝtuparo. = Na schodach jest kot.


Kazo (instrumentalo)

Ankaŭ kazo povas difini. Jen ekzemploj en esperanto:

  1. Li estas studento.
  2. Li estas la studento [kiun mi vidis].

En tiu ĉi situacio, ĉiu polo kiu konas sufiĉe bone Esperanton, tradukos malsame la du frazojn:

  1. Li estas studento. = On jest studentem.
  2. Li estas la studento [kiun mi vidis]. = Student [którego widziałem] to on.

Kiom malsimilas tiu lasta frazo se ni komparas kun: "Kot jest na schodach"! Pri instrumentalo, en tiu ĉi frazo, oni uzas ĝin ne por maldifini la vorton "studento", sed por indiki, ke tiu vorto indikas kio estas la ulo; en tia situacio oni montras per instrumentalo ke la profesio (klasifikado) de tiu homo estas "studento". Sed la sama faras Esperanto en ege pli simpla maniero: ne uzante artikolon.

Montra adjektivo (tiu)

Eblas ankaŭ uzi montrajn adjektivojn por anstataŭigi artikolon. Ni rigardu la jenajn, simplajn frazojn:

  1. Li estas studento.
  2. Li estas la studento.

Ni traduku:

  1. Li estas studento. = On jest studentem.
  2. Li estas la studento [kiun mi vidis]. = On jest ten student [którego widziałem].

La dua traduko laŭlitere signifas: "Li estas tiu studento [kiun mi vidis]"; kaj tiu formo ankaŭ funkcias en Esperanto.

Konkludoj

La lingvoj sen artikoloj ankaŭ klopodas, siamaniere, distingi inter difinitaj kaj nedifinitaj aferoj. En kelkaj lingvoj tiu bezono estis tiom sentita, ke ili kreis artikolon; aliaj lingvoj ne bezonas tion. Ne estis artikolo en la latina, sed preskaŭ ĉiuj latinidaj lingvoj uzis la vorteton "lle, illa, illud" (tiu) por krei artikolon. Kuriozaĵo: el latinidaj lingvoj, nur en la lingvo de Sardinio la artikolo devenas de la vorto "ipse, ipsa, ipsum"[1] dum la romena uzas finaĵon kiel artikolon.

Notoj