Oftaj eraroj

Da Parracomumangi.

Mi ekkoletkis oftajn erarojn en Esperanto. Tie ĉi mi ne pritraktos erarojn kiel misuzo de akuzativo aŭ artikolo, sed aliaj pli interesaj.

Klasado

La jenaj klasoj pri eraroj estas neflekseblaj, kompreneble.

Eraroj pro gepatra lingvo

Ĉiu el ni havas gepatran lingvon[1], kaj ofte oni, lernante novan lingvon, uzas regulojn de sia lingvo ankaŭ parolante la lernatan aŭ lernitan fremdan lingvon. Tio okazas ĉefe lernante la unuan fremdan lingvon.

Eraroj pro antaŭe lernita fremdlingvo

Oftege novaj esperantistoj lernis almenaŭ unu alian fremdlingvon antaŭ lerni Esperanton; ni nomu tiun lingvon "lingvo A". En la menso de multaj novuloj la lingvoj de la mondo estas grupiĝitaj:

  1. gepatra lingvo
  2. ĉiuj la aliaj (fremdaj) lingvoj

laŭ tiu grupiĝo, Esperanto kaj lingvo A estas ambaŭ fremdaj, do ili "devas" esti similaj. Tial oni uzas regulojn de lingvo A ankaŭ en Esperanto. Foje eĉ okazas, ke la gepatra lingvo de la lernanto havas regulon similan al Esperanto, sed malgraŭ tio, la lernanto uzas regulon de lingvo A.

Ekzemple: dum mia interreta instruado al italaj lernantoj, mi rimarkis ke ofte, se ili lernis la hispanan, skribas "mi" anstataŭ "mia":

  • Ŝi estas mi amikino → Ŝi estas mia amikino

Rimarkinde(!!), en la itala:

  • "mia amikino" = "la mia amica"

Eraroj pro Esperantaj ecoj

Esperanto estas tre logika lingvo, sed ĉiuj lingvoj havas mallogikaĵojn, kiuj utilas por malpliigi la nombron da eraroj: se multaj parolantaj faras la saman eraron kontraŭ logiko, tiu iĝas "regulon" kaj la lingvo, perdinte iom da logikeco, daŭre vivas kaj evolviĝas. La solaj, kiuj rimarkos la mallogikecon estos la homoj studantaj tiun lingvon. Ekzemplo da logika eraro reguligita estas la duobla negacio, kiu estas regulo en multaj lingvoj. Esperanto, por esti neŭtrala, havas regulojn kiel plej eble laŭ logiko; tio tre helpas homojn kun logika menso, dum homoj malpli logikecaj preferus havi en Esperanto regulojn de sia lingvo aŭ de konata(j) lingvo(j)[2].

Noto
Mi ne skribis, ke homoj nelogikecaj estas neinteligentaj. En la homaro estas malsamaj homoj: iuj ŝatas poezion, aliajn ŝatas legi romanojn (fiantaziajn aŭ sciencajn), aŭ sporton, aŭ muzikon, aŭ lingvojn, aŭ kuiri, aŭ pentri, aliaj ŝatas ŝakojn, matematikon aŭ fizikon; kaj kompreneble estas homoj kiuj ŝatas plurajn el tiuj aferoj kaj estas tute normalaj. Kelkaj el tiuj aktivecoj estas konsiderataj logikaj, dum aliaj estas pli fantaziaj, kaj rilataj al kreativemo. Sed neniu el ili estas tute logika aŭ tute fantazia. Ekzemple konsiderante pentrarton, estas tre "fantaziaj" pentraĵoj aŭ pentristoj, dum aliaj estas tre "logikaj". Sed tio estas diskuto por alia loko.

Listo de oftaj eraroj

Jen, fine, la listo de "interesaj" oftaj eraroj.

Manko de "ke"

Ofte multaj novaj esperantistoj faras kompleksajn frazojn, en kiuj mankas la vorton "ke". Tiu eraro estas ĉefe pro la angla lingvo, parolata, lernita aŭ lernata de la esperantisto:

  • Mi kredis vi manĝis la kukon.

anstataŭ

  • Mi kredis, ke vi manĝis la kukon.

Duobla negacio

Tio estas: uzi du negacioj anstataŭ unu por krei negacian frazon. Sed laŭ logiko du negacioj jesas. Ekzemple:

  • Mi ne vidis neniun

anstataŭ:

  • Mi ne vidis iun / Mi vidis neniun

Mi pripensis kial tiom da lingvoj havas duoblan negacion, kaj mia konkludo (kiun certe aliaj havis antaŭ mi) estas ke ĝi helpas interkomprenon. Fakte la uzado de asertaj kaj negaciaj frazoj jam sufiĉas por la kutima komunikado, do (kvankam nelogike) estas komprenebla la "decido" uzi plurajn negaciojn por substreki la negacion de frazo kaj iel certigi, ke la kunparolanto komprenos. Slavaj lingvoj eĉ pli substrekas la negacion, uzante genitivon anstataŭ akuzativo, se antaŭ verbo estas vorteto "ne". Aliaj lingvoj kiel la angla, ne havas duoblan negacion, sed en ili estas vortoj kiuj laŭlogike estus nenecesaj, kiel any (uzata anstataŭ some en negaciaj frazoj), kaj tio plifortigas ne nur negacion, sed ankaŭ mian konkludon.

Adjektivo anstataŭ adverbo

La verboj estas priskribataj per adverboj, ne per adjektivoj. En frazoj en kiuj oni priskribas agon, ofte sen subjetko reprezentata de nomo aŭ pronomo oni uzas adverbon:

  1. Manĝi rapide estas malsana → Manĝi rapide estas malsane
  2. Lerni lingvon estas interesa → Lerni lingvon estas interese
  3. Promeni estas bela → Promeni estas bele

Tamen estas ĝustaj la venontaj, ĉar en ili estas nomo kiel subjekto:

  1. Manĝi rapide estas malsana kutimo
  2. Lerni lingvon estas interesa hobio
  3. Promeni estas bela maniero por relaksiĝi


Tia/kia ĉu tiel/kiel?

Tiu ĉi eraro estas rilata kun la antaŭa: tia estas adjektivo, do oni uzas ĝin antaŭ substantivo, ne antaŭ adjektivo, kie devus esti tiel.

  • Via domo estas tia bela! → Via domo estas tiel bela!

Simile, kompreneble, kun la vortoj kia/kiel:

  • Kia bela! → Kiel bela!

Antaŭ edjektivoj havantaj sencon rilatan al mezuro, ankaŭ tiom estas uzebla:

  • Tia plena → Tiom plena = Tiel plena

kaj ĉiukaze, la uzado de tiom estas pli malgranda eraro ol ozi "tia", ĉar tiom estas adverbo.

Notoj

  1. La kazo en kiu oni havas du aŭ plurajn gepatrajn lingvojn mi ne konsideros, por plisimpligi la pridiskuton
  2. Mi ankaŭ ne intencas diri ke neniam en Esperanto oni akceptis iom da mallogikeco por eviti tro oftajn erarojn: ekzemple oni konsideras ĝustajn ambaŭ "kio estas via nomo?" kaj "kiu estas via nomo?", aŭ oni akceptas uzi "de" por indiki subjekton aŭ objekton: pomo manĝita de mi; manĝado de la pomo. Sed pritrakti ĉion estus tro longe