Unu semajno por finlerni akuzativon

Da Parracomumangi.

Tiu ĉi paĝo estas eksperimento. Ofte novuloj demandas pri akuzativo. Tio ne estas malfacilega afero, sed oni devas iom streĉi por lerni kiel uzi ilon: akuzativo. Sed kiel? Jen mia propono.

Endas alfronti siajn timojn por venki ilin. Se vi volas venki viajn timojn pri akuzativo, do tiu ĉi estas la paĝo kiu taŭgas al vi: ekzercoj kiuj helpos vin.


Semajno por lerni akuzativoN

Mi iam legis pri Mas Oyama (korea nomo: Young Li), korea/japana majstro de japanaj luktoartoj, kiu decidis pasigi longan tempon preskaŭ sola por plibonigi karateon, trejnante 12 horojn tage! Por lerni akuzativon sufiĉas tre pli mallonga tempo, do kial ne fari tion?

En ĉiu tago estas du ekzercoj, unu nomiĝas "Legu", kaj la alia nomiĝas "Skribu". Mi supozas, ke vi konas iom da teorio, do vi ne trovos gramatikon ĉi tie, krom mallongaj rimarkoj.

Ĉu vi havas 2 minutojn por fari la ekzercojn de hodiaŭ?

Tago 1

1. Legu. Vi devas nur legi laŭte la jenajn frazojn; iuj el ili enhavas akuzativon, aliaj ne. Bonvolu rimarki kie kaj kial estas/ne estas akuzativo, poste relegu ilin:

  • La vetero estas malbela hodiaŭ.
  • Ni estas sur la monto kaj ni vidas belan pejzaĵon.
  • Fiŝo manĝis Ĝepeton.
  • Ĝepeto en la fiŝo vivas trankvile.
  • Mi manĝis tri pomojn.

2. Skribu. Vi devas nur skribi 4 mallongajn frazojn, unu frazo devas esti sen akuzativo, la aliaj tri devas enhavi akuzativon. Ekzemple: "Birdo kaptas insekton".

Vi povas skribi ilin elektronike (per komputilo, poŝtelefoneto...) aŭ surpapere.

Tago 2

1. Legu. Vi devas nur legi laŭte la jenajn frazojn; iuj el ili enhavas akuzativon, aliaj ne. Bonvolu rimarki kie kaj kial estas/ne estas akuzativo, poste relegu ilin:

  • Li amas ŝin, sed ŝi nenion scias!
  • La armeo atendis du semajnojn antaŭ ataki[1].
  • Ĝepeton manĝis fiŝo.
  • Ĝepeto en la fiŝo vivis trankvile ĝis kiam Pinokjo ankaŭ alvenis, manĝita de la sama fiŝo.
  • Tiu libro plaĉas al mi.

2. Skribu 4 mallongajn frazojn, unu frazo devas esti sen akuzativo, la aliaj tri devas enhavi akuzativon. Kiel en la tago 1.

Tago 3

1. Legu (kiel en ekzerco de Tago 1).

  • Mi ŝatas "La adventuroj de Pinokjo"-n.
  • Tro manĝi estas malsane!
  • La plaŭdo[2] de la akvo helpos min skribi mian novan romanon.
  • Tiu ŝajnas bona ideo.
  • La dekan de aprilo alvenos nova knabino[3].

2. Skribu 4 mallongajn frazojn, unu frazo devas esti sen akuzativo, la aliaj tri devas enhavi akuzativon. Kiel en la tago 1.

Tago 4

1. Legu (detaloj en la sama ekzerco de Tago 1).

  • Ŝi traktis min kiel filon.
  • Ŝi kondutis al mi kiel patrino.
  • La filmo estis bela sed tro longa.
  • Mi ne tiun ŝatas; mi preferas la alian.
  • Demandu Antonion, pri kiu teamo venkis la hieraŭan matĉon.

2. Skribu 4 mallongajn frazojn, unu frazo devas esti sen akuzativo, la aliaj tri devas enhavi akuzativon.

Tago 5

1. Legu (detaloj en la sama ekzerco de Tago 1).

  • Mi ŝin amas, ne Marian.
  • Mi ŝin amas, ne Antonio.
  • Ĉu la hundo, kiun vi aĉetis, estas blanka?
  • Ĉu estas via la blanka hundo kuranta en la strato?
  • Kie vi vidas blankan hundon kurantan en la strato?

2. Skribu 4 mallongajn frazojn, unu frazo devas esti sen akuzativo, la aliaj tri devas enhavi akuzativon.

Tago 6

1. Legu (detaloj en la sama ekzerco de Tago 1).

  • Ŝajnas, ke tiu infano kalmiĝas nur aŭskultante muzikon.
  • La muŝo iris en la domon[4].
  • Neĝas. Neĝo falas sur niajn ridantajn vizaĵojn.[4].
  • Mi atendos tri tagojn ĉi tie[1], esperante vian revenon.
  • Lundon li revenis[3]!

2. Skribu 4 mallongajn frazojn, unu frazo devas esti sen akuzativo, la aliaj tri devas enhavi akuzativon.

Tago 7

1. Legu (detaloj en la sama ekzerco de Tago 1).

  • Tiu ĉi libro kostas dektri eŭrojn kaj dudek cendojn[1].
  • Tiu boksisto pezas 75 kilogramojn[1].
  • Anstataŭ paroli, ĉu vi povas helpi min?
  • Mi kredis lin malafabla, sed tiu antaŭjuĝo estis malĝusta.
  • Ĉu mi finlernis akuzativo...n? Se ne, mi kuros malproksimen!

2. Skribu 4 mallongajn frazojn, unu frazo devas esti sen akuzativo, la aliaj tri devas enhavi akuzativon.


Rimarkoj

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Ekzemplo de akuzativo por anstataŭigi preposiciojn, kiuj indikas "kiom da" (mezurunuo de tempo, pezo, longeco...): La armeo atendis dum du semajnoj; La boksisto pezis je 75 kilogramoj
  2. Plaŭdo: bruo de akvo sur ŝtonoj, sonanta simile al homa plaŭdo
  3. 3,0 3,1 Ekzemplo de akuzativo por indiki "kiam" (dato/horo). Akuzativo ĉi tie anstataŭas prepozicion "je", "en" aŭ "dum": Je la deka de aprilo alvenos nova knabino. En lundo li revenis!
  4. 4,0 4,1 Ekzemplo en kiu akuzativo anstataŭas la preposicion de movo: "al" aŭ "ĝis"; tial ni ne devas skribi du preposiciojn: "La muŝo iris al/ĝis en domo"; Neĝo falas al sur niaj vizaĵoj