Ĉu kronviruso aŭ koronviruso?

Da Parracomumangi.

Kiel ni bedaŭrinde povas supozi, la jaro 2020 estos memorata kiel la jaro de tutmonda pandemio. La malsano estas kaŭzita de viruso, kies scienca nomo en Esperanto estas KOVIM-19 (en multaj lingvoj: SARS-CoV-2 laŭ la angla). Kompreneble, "normalaj" homoj plej ofte preferas la malpli ĝustan sed pli facilan nomon "coronavirus" (kiu indikas la tutan familion de tiaj virusoj).

Ĉu kronviruso aŭ koronviruso?

Mi skribas tiun ĉi artikolon, ĉar naskiĝis en Esperantujo la dubo, pri kiel nomi la viruson: ĉu oni devus nomi ĝin "kronviruso" aŭ "koronviruso"? Por bone kompreni la aferon, oni devas koni iom la historiojn de la vorto kaj de la viruso.

Kial "krono"?

Ŝajne, la afero estas tre simpla: ĉar "corona" venis al ni de latino, sufiĉas trovi la signifojn en la latina de la vorto cŏrōna (pron.: korona):

  • corona = "krono". Tiu vorto en la latina indikas la surkapan ornamaĵon, kiun reĝo havas en ĉiu fabelo, sed ne nur: multaj cirklaj aferoj estis "corona", ekzemple cirkloj faritaj el floroj, eĉ soldatoj ĉirkaŭantaj urbo estis tiel nomataj, la luma parto ĉirkaŭ la suno ktp.

Kiam oni unuafoje vidis "coronavirus" per elektrona mikroskopo, la plej rimarkebla eco estis ĝia "krono": ĉirkaŭ ĝi estas multaj "bastonetoj" formantaj strukturon similan al krono.

Ĝis tie, ŝajnas ke la plej ĝusta maniero por nomi la viruson estas kronviruso. Sed por kompreni la tutan aferon, ni rememoru la historion de la vorto:

  1. la greka vorto "κορώνη" (korṓnē) aliris latinon, kaj tiel naskiĝis la vorto "corona"
  2. la vorto "corona" de la latina iris al multajn lingvojn; ni povas disigi tiujn alpruntojn laŭ la du formoj: koron- (corona, couronne, korona...) kaj kron- (crown, Krone, kreynen...). Multaj vortoj devenas de tiu radiko, eĉ nomo de monero en kelkaj landoj. En Esperanto la vorto aliris laŭ la dua formo, sen la unua vokalo: "krono".

Nun atentu: en la lingvoj, kiuj uzis la formon "koron-", unu vorto sufiĉas por ĉiuj signifoj (krono de reĝo, de dentoj, de la suno... kaj la nomo de mono de kelkaj landoj). Male, en la lingvoj uzantaj la formon "kron-", en sciencaj kuntekstoj oni uzas ankaŭ la formon "koron-": ekzemple, la krono de la suno, aŭ... coronavirus. Tio okazas ĉar la latina havas ankoraŭ iom da "forto" en scienco.

Do, kial "korono"?

Laŭ mia kompreno, la formo koron- estis uzata por indiki la "krono"-n de la suno, do tial oni ankaŭ devus uzi tiun vorton por viruso... Kial? Ĉar la krono de viruso, kiel tiu de la suno estas ne cirkla, sed sfera, ĉirkaŭ la objekto en 3D, do "krono" ne taŭgas"; simile por la "k(o)rono" de dentoj (aŭ ne?).

Alia kialo por subtenantoj de "koron-", estas la regulo 15 el la tre famaj 16 reguloj de Esperanto. Jen ĝi:

«La tiel nomataj vortoj fremdaj, t. e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fonto, estas uzataj en la lingvo Esperanto sen ŝanĝo, ricevante nur la ortografion de tiu ĉi lingvo; sed ĉe diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi senŝanĝe nur la vorton fundamentan kaj la ceterajn formi el tiu ĉi lasta laŭ la reguloj de la lingvo Esperanto.»

Do, mi legis afiŝojn en FB en kiuj oni demandis: kiel oni nomas coronavirus en via lingvo? Kaj, ĉar (preskaŭ?) ĉiu respondis, ke la nomo de la viruso enhavas la formon "koron-", ŝajnis nature, ke en Esperanto, laŭ la regulo 15 oni ankaŭ devus tiel diri. Sed la dua parto de la regulo klare diras: "ĉe diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi senŝanĝe nur la vorton fundamentan kaj la ceterajn formi el tiu ĉi lasta laŭ la reguloj de la lingvo Esperanto". Do oni ne rajtas diri, ke la radiko "koron-" estas subtenata de la regulo 15.

Aliaj ankoraŭ diras, ke la nomo devus esti "korono" ĉar en multaj lingvoj estas tiel. En Esperanto oni ne aldonas vortojn "laŭ la sono", aŭ pli bone: se la vorto ne ekzistas, oni ĝin aldonas laŭ la sono de vorto internacie konata, sed, se la vorto jam ekzistas, oni simple ĝin uzas.

Por subteni "koronviruso"-n restas nur la distingo inter "kron-"/"koron-" kiel apartaj radikoj por malsamaj signifoj, samkiel PIV enhavas "koron-" por indiki la "krono"-n de la suno.

Konkludoj

Mi donis elementojn por klarigi, kial ekzistas du radikoj en Esperanto. Estas argumentoj por ambaŭ la radikoj, kvankam fine oni devus elekti unu, kaj nur tiu devus esti uzata. Estas du vojoj:

  1. uzado je nur "krono" kun ĉiuj signifoj: kronviruso, sunkrono; tio dependas, de kiom "korono" estas jam enradikiĝinta en Esperanto;
  2. uzado je ambaŭ "korono" kaj "krono": sed oni devas decidi, kiu el la du vortoj pli taŭgas por la "familinomo" de la danĝera viruso.

Personaj konkludoj

Kvankam parolanto de latinida lingvo (la itala, en kiu oni diras "corona") mi uzos "kronviruso"-n pro tio, ke la radiko koron- kaj kron- estas du formoj de unu radiko. Mi ne sentas la neceson uzi 2 vortojn, almenaŭ en tiu ĉi kazo.