Differenze tra le versioni di "Unu semajno por finlerni akuzativon"

Da Parracomumangi.
Riga 41: Riga 41:
 
* Mi ŝatas "La adventuroj de Pinokjo"-'''n'''.
 
* Mi ŝatas "La adventuroj de Pinokjo"-'''n'''.
 
* Tro manĝi estas malsane!
 
* Tro manĝi estas malsane!
* La plaŭdo de la akvo helpos min skribi mian nova'''n''' romano'''n'''. [plaŭdo: bruo de akvo sur ŝtonoj, sonanta simile al homa plaŭdo]
+
* La plaŭdo<ref>Plaŭdo: bruo de akvo sur ŝtonoj, sonanta simile al homa plaŭdo</ref> de la akvo helpos min skribi mian nova'''n''' romano'''n'''.
 
* Tiu ŝajnas bona ideo.
 
* Tiu ŝajnas bona ideo.
* Ĉu vi vidis la nova'''n''' knabino'''n'''?
+
* La deka'''n''' de aprilo alvenos nova knabino<ref name=kiamo>Ekzemplo de akuzativo por indiki "kiam" (dato/horo). Akuzativo ĉi tie anstataŭas prepozicion "je", "en" aŭ "dum": Je la deka de aprilo alvenos nova knabino. En lundo li revenis!</ref>.
  
 
2. '''Skribu''' 4 mallongajn frazojn, unu frazo devas esti sen akuzativo, la aliaj tri devas enhavi akuzativon. Kiel en la tago 1.
 
2. '''Skribu''' 4 mallongajn frazojn, unu frazo devas esti sen akuzativo, la aliaj tri devas enhavi akuzativon. Kiel en la tago 1.
Riga 73: Riga 73:
 
1. '''Legu''' (detaloj en la sama ekzerco de Tago 1).
 
1. '''Legu''' (detaloj en la sama ekzerco de Tago 1).
 
* Ŝajnas, ke tiu infano kalmiĝas nur aŭskultante muziko'''n'''.
 
* Ŝajnas, ke tiu infano kalmiĝas nur aŭskultante muziko'''n'''.
* La muŝo iris en la domo'''n'''.<ref name=movo>Ĉi tie, akuzativo anstataŭas la preposicion "al"; tial ni ne devas skribi du preposiciojn: "La muŝo iris '''al''' en domo"; Neĝo falas al sur niaj vizaĵoj</ref>
+
* La muŝo iris en la domo'''n'''<ref name=movo>Ekzemplo en kiu akuzativo anstataŭas la preposicion de movo: "al" aŭ "ĝis"; tial ni ne devas skribi du preposiciojn: "La muŝo iris '''al/ĝis''' en domo"; Neĝo falas '''al''' sur niaj vizaĵoj</ref>.
* Neĝas. Neĝo falas sur niaj'''n''' ridantaj'''n''' vizaĵoj'''n'''.<ref name=movo />
+
* Neĝas. Neĝo falas sur niaj'''n''' ridantaj'''n''' vizaĵoj'''n'''.<ref name=movo />.
 
* Mi atendos tri tagojn ĉi tie<ref name=kiomo/>, esperante via'''n''' reveno'''n'''.
 
* Mi atendos tri tagojn ĉi tie<ref name=kiomo/>, esperante via'''n''' reveno'''n'''.
* Lundo'''n''' li revenis!<ref name=kiamo>Ekzemplo de akuzativo por indiki "kiam" (dato/horo). Akuzativo ĉi tie anstataŭas prepozicion "je", "en" aŭ "dum": En lundo li revenis!</ref>
+
* Lundo'''n''' li revenis<ref name=kiamo/>!
  
 
2. '''Skribu''' 4 mallongajn frazojn, unu frazo devas esti sen akuzativo, la aliaj tri devas enhavi akuzativon.
 
2. '''Skribu''' 4 mallongajn frazojn, unu frazo devas esti sen akuzativo, la aliaj tri devas enhavi akuzativon.
Riga 83: Riga 83:
  
 
1. '''Legu''' (detaloj en la sama ekzerco de Tago 1).
 
1. '''Legu''' (detaloj en la sama ekzerco de Tago 1).
* Tiu ĉi libro kostas dektri eŭroj'''n''' kaj dudek cendoj'''n'''.
+
* Tiu ĉi libro kostas dektri eŭroj'''n''' kaj dudek cendoj'''n'''<ref name=kiomo/>.
 
* Tiu boksisto pezas 75 kilogramoj'''n'''<ref name=kiomo/>.
 
* Tiu boksisto pezas 75 kilogramoj'''n'''<ref name=kiomo/>.
 
* Anstataŭ paroli, ĉu vi povas helpi mi'''n'''?
 
* Anstataŭ paroli, ĉu vi povas helpi mi'''n'''?

Versione delle 10:07, 22 dic 2017

Tiu ĉi paĝo estas eksperimento. Mi aniĝi en grupo de Facebook, kiu nomiĝas "Esperanto", sed ĉiutage iu (ofte novulo) malfermas tie diskuton pri akuzativo. Mi havas impreson, ke multaj ne volas streĉi eĉ malmulte por lerni kiel uzi ilon: akuzativo.

Endas alfronti siajn timojn por venki ilin. Se vi volas venki viajn timojn pri akuzativo, do tiu ĉi estas la paĝo kiu taŭgas al vi: ekzercoj kiuj helpos vin.


Semajno por lerni akuzativoN

Mi iam legis pri Mas Oyama (korea nomo: Young Li), korea/japana majstro de japanaj luktoartoj, kiu decidis pasigi longan tempon preskaŭ sola por plibonigi karateon, trejnante 12 horojn tage! Por lerni akuzativon sufiĉas tre pli mallonga tempo, do kial ne fari tion?

En ĉiu tago estas du ekzercoj, unu nomiĝas "Legu", kaj la alia nomiĝas "Skribu". Mi supozas, ke vi konas iom da teorio, do vi ne trovos gramatikon ĉi tie, krom mallongaj rimarkoj.

Ĉu vi havas 2 minutojn por fari la ekzercojn de hodiaŭ?

Tago 1

1. Legu. Vi devas nur legi laŭte la jenajn frazojn; iuj el ili enhavas akuzativon, aliaj ne. Bonvolu rimarki kie kaj kial estas/ne estas akuzativo, poste relegu ilin:

  • La vetero estas malbela hodiaŭ.
  • Ni estas sur la monto kaj ni vidas belan pejzaĵon.
  • Fiŝo manĝis Ĝepeton.
  • Ĝepeto en la fiŝo vivas trankvile.
  • Mi manĝis tri pomojn.

2. Skribu. Vi devas nur skribi 4 mallongajn frazojn, unu frazo devas esti sen akuzativo, la aliaj tri devas enhavi akuzativon. Ekzemple: "Birdo kaptas insekton".

Vi povas skribi ilin elektronike (per komputilo, poŝtelefoneto...) aŭ surpapere. Ankaŭ legi ilin (kaj eventuale korekti erarojn) povas helpi.

Tago 2

1. Legu. Vi devas nur legi laŭte la jenajn frazojn; iuj el ili enhavas akuzativon, aliaj ne. Bonvolu rimarki kie kaj kial estas/ne estas akuzativo, poste relegu ilin:

  • Li amas ŝin, sed ŝi nenion scias!
  • La armeo atendis du semajnojn antaŭ ataki[1].
  • Ĝepeton manĝis fiŝo.
  • Ĝepeto en la fiŝo vivis trankvile ĝis kiam Pinokjo ankaŭ alvenis, manĝita de la sama fiŝo.
  • Tiu libro plaĉas al mi.

2. Skribu 4 mallongajn frazojn, unu frazo devas esti sen akuzativo, la aliaj tri devas enhavi akuzativon. Kiel en la tago 1.

Tago 3

1. Legu (kiel en ekzerco de Tago 1).

  • Mi ŝatas "La adventuroj de Pinokjo"-n.
  • Tro manĝi estas malsane!
  • La plaŭdo[2] de la akvo helpos min skribi mian novan romanon.
  • Tiu ŝajnas bona ideo.
  • La dekan de aprilo alvenos nova knabino[3].

2. Skribu 4 mallongajn frazojn, unu frazo devas esti sen akuzativo, la aliaj tri devas enhavi akuzativon. Kiel en la tago 1.

Tago 4

1. Legu (detaloj en la sama ekzerco de Tago 1).

  • Ŝi traktis min kiel filon.
  • Ŝi kondutis al mi kiel patrino.
  • La filmo estis bela sed tro longa.
  • Mi ne tiun ŝatas; mi preferas la alian.
  • Demandu Antonion, pri kiu teamo venkis la hieraŭan matĉon.

2. Skribu 4 mallongajn frazojn, unu frazo devas esti sen akuzativo, la aliaj tri devas enhavi akuzativon.

Tago 5

1. Legu (detaloj en la sama ekzerco de Tago 1).

  • Mi ŝin amas, ne Marian.
  • Mi ŝin amas, ne Antonio.
  • Ĉu la hundo, kiun vi aĉetis, estas blanka?
  • Ĉu estas via la blanka hundo kuranta en la strato?
  • Kie vi vidas blankan hundon kurantan en la strato?

2. Skribu 4 mallongajn frazojn, unu frazo devas esti sen akuzativo, la aliaj tri devas enhavi akuzativon.

Tago 6

1. Legu (detaloj en la sama ekzerco de Tago 1).

  • Ŝajnas, ke tiu infano kalmiĝas nur aŭskultante muzikon.
  • La muŝo iris en la domon[4].
  • Neĝas. Neĝo falas sur niajn ridantajn vizaĵojn.[4].
  • Mi atendos tri tagojn ĉi tie[1], esperante vian revenon.
  • Lundon li revenis[3]!

2. Skribu 4 mallongajn frazojn, unu frazo devas esti sen akuzativo, la aliaj tri devas enhavi akuzativon.

Tago 7

1. Legu (detaloj en la sama ekzerco de Tago 1).

  • Tiu ĉi libro kostas dektri eŭrojn kaj dudek cendojn[1].
  • Tiu boksisto pezas 75 kilogramojn[1].
  • Anstataŭ paroli, ĉu vi povas helpi min?
  • Mi kredis lin malafabla, sed tiu antaŭjuĝo estis malĝusta.
  • Ĉu mi finlernis akuzativo...n? Se ne, mi kuros malproksimen!

2. Skribu 4 mallongajn frazojn, unu frazo devas esti sen akuzativo, la aliaj tri devas enhavi akuzativon.


Rimarkoj

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Ekzemplo de akuzativo por anstataŭigi preposiciojn, kiuj indikas "kiom da" (mezurunuo de tempo, pezo, longeco...): La armeo atendis dum du semajnoj; La boksisto pezis je 75 kilogramojn
  2. Plaŭdo: bruo de akvo sur ŝtonoj, sonanta simile al homa plaŭdo
  3. 3,0 3,1 Ekzemplo de akuzativo por indiki "kiam" (dato/horo). Akuzativo ĉi tie anstataŭas prepozicion "je", "en" aŭ "dum": Je la deka de aprilo alvenos nova knabino. En lundo li revenis!
  4. 4,0 4,1 Ekzemplo en kiu akuzativo anstataŭas la preposicion de movo: "al" aŭ "ĝis"; tial ni ne devas skribi du preposiciojn: "La muŝo iris al/ĝis en domo"; Neĝo falas al sur niaj vizaĵoj