Unu semajno por finlerni akuzativon

Da Parracomumangi.
Versione del 20 dic 2017 alle 23:47 di Francesco (discussione | contributi) (unua parto)
(diff) ← Versione meno recente | Versione attuale (diff) | Versione più recente → (diff)

Tiu ĉi paĝo estas eksperimento. Mi aniĝi en grupo de Facebook, kiu nomiĝas "Esperanto", sed ĉiutage iu (ofte novulo) malfermas tie diskuton pri akuzativo. Mi havas impreson, ke multaj ne volas streĉi eĉ malmulte por lerni kiel uzi ilon: akuzativo.

Endas alfronti siajn timojn por venki ilin. Se vi volas venki viajn timojn pri akuzativo, do tiu ĉi estas la paĝo kiu taŭgas al vi: ekzercoj kiuj helpos vin.


Semajno por lerni akuzativoN

Mi iam legis pri Mas Oyama (korea nomo: Young Li), korea/japana majstro de japanaj luktoartoj, kiu decidis pasigi longan tempon preskaŭ sola por plibonigi karateon, trejnante 12 horojn tage! Por lerni akuzativon sufiĉas tre pli mallonga tempo, do kial ne fari tion?

En ĉiu tago estas du ekzercoj, unu nomiĝas "Legu", kaj la alia nomiĝas "Skribu". Mi supozas, ke vi konas iom da teorio, do vi ne trovos gramatikon ĉi tie.

Ĉu vi havas 2 minutojn por fari la ekzercon de hodiaŭ?

Tago 1

1. Legu. Vi devas nur legi laŭte la jenajn frazojn; iuj el ili enhavas akuzativon, aliaj ne. Bonvolu rimarki kie kaj kial estas/ne estas akuzativo, poste relegu ilin:

  • La vetero estas malbela hodiaŭ.
  • Ni estas sur la monto kaj ni vidas belan pejzaĵon.
  • Fiŝo manĝis Ĝepeton.
  • Ĝepeto en la fiŝo vivas trankvile.
  • Mi manĝis tri pomojn

2. Skribu. Vi devas nur skribi 4 mallongajn frazojn, unu frazo devas esti sen akuzativo, la aliaj tri devas enhavi akuzativon. Ekzemple: "Birdo kaptas insekton" estas bona Vi povas skribi ilin elektronike (per komputilo, poŝtelefoneto...) aŭ surpapere. Ankaŭ legi ilin (kaj eventuale korekti erarojn) povas helpi.

Tago 2

1. Legu. Vi devas nur legi laŭte la jenajn frazojn; iuj el ili enhavas akuzativon, aliaj ne. Bonvolu rimarki kie kaj kial estas/ne estas akuzativo, poste relegu ilin:

  • Li amas ŝin, sed ŝi nenion scias!
  • La armeo atendis tri tagojn antaŭ ataki
  • Ĝepeton manĝis fiŝo.
  • Ĝepeto en la fiŝo vivis trankvile ĝis kiam Pinokjo ankaŭ alvenis, manĝita de la sama fiŝo.
  • Mi ŝatas tiun hundon.

2. Skribu 4 mallongajn frazojn, unu frazo devas esti sen akuzativo, la aliaj tri devas enhavi akuzativon. Kiel en la tago 1.

Tago 3

1. Legu (kiel en ekzerco de Tago 1).

  • «La adventuroj de Pinokjo» plaĉas al mi.
  • Tro manĝi estas malsane!
  • La plaŭdo de la akvo helpos min skribi mian novan romanon. [plaŭdo: bruo de akvo sur ŝtonoj, simila al homa plaŭdo]
  • Tiu ŝajnas bona ideo
  • Ĉu vi vidis la novan knabinon?

2. Skribu 4 mallongajn frazojn, unu frazo devas esti sen akuzativo, la aliaj tri devas enhavi akuzativon. Kiel en la tago 1.

Tago 4

1. Legu (detaloj en la sama ekzerco de Tago 1).

  • Ŝi traktis min kiel filon.
  • Ŝi kondutis al mi kiel patrino.
  • La filmo estis bela sed tro longa.
  • Mi ne tiun ŝatas; mi preferas la alian.
  • Demandu Antonion pri la matĉo, ĉu ili venkis?

2. Skribu 4 mallongajn frazojn, unu frazo devas esti sen akuzativo, la aliaj tri devas enhavi akuzativon.